Friday, August 18, 2017

Malrapide (Despacito)

Tiu ĉi kanto estas kanto kiun mi ne ŝatis kiam mi unue aŭdis ĝin ĉar ĝi tuj furoris en hispanlingvaj radiostacioj. Tuja furoriĝo simple ĝenas min. Sed tiu ĉi kanto furoris kaj fariĝis unu el la someraj "fifamaj" kantoj. Ĝi tradukiĝis en multaj lingvoj, kaj kial ne havi ĝin en Esperanto?

Do jen traduko de la teksto de Despacito (Malrapide), kanto de Luis Fonsi, kiu troviĝas en remiksita versio kun Daddy Yankee.

Atentu, ĝi verŝjane ne estas por infanoj kaj vi verŝajne ne spektu la videon ĉe via laborejo.

Oficiala video en YouTube




Oni tradukis kaj ĝin kantis en la gaelan: vidu videon ĉe YouTube

kaj estas ankaŭ franclingva versio: vidu videon ĉe YouTube

kaj eble ankaŭ alilingvaj versioj!

Se vi konas alilingvan version bonvolu komenti ĉi sube.

Sunday, August 13, 2017

Mia Beno

Tiu ĉi kanto estas de Juan Luis Gerra, elstara kantisto el Domingo.

Se vi volus kanti ĝin en Esperanto kaj havas demandon ne hezitu demandi kion ajn al mi.

Se vi parolas la hispanan kaj havas sugestojn por plibonigi ĝin, bonvolu sendi mesaĝon.


La kanto estas aŭdebla ĉe:

- YouTube: jen ligilo por la oficiala video

- Spotify: jen ligilo por Spotify


Thursday, August 10, 2017

Kiu Estus

Mi ege ŝatas tiun kanton, do mi tradukis ĝin.

Ĝi estas kanto de Silvio Rodriguez, tre konata Kubano.

Jen ĉio.

Manke de problemoj pri landaj kopirajtoj, vi povos aŭskulti ĝin surklakante ĉi tie.

Se tio ne funkcias, provu JuTubo-n tie ĉi.



Kanto de Silvio Rodriguez.

Se vi trovas eraron, aŭ plibonigon, bonvolu diri al mi. Dankon!

Friday, August 4, 2017

ARE 23 (2016) - Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto

"Bonvenon! Welcome! Bienvenue!"

Tion diras la programo de ARE kaj jen unu el miaj plej ŝatataj partoj de ARE: ĝi estas sufiĉe internacia okazaĵo eĉ tre for de urbocentro en Usono! Alia: ĝi okazas en tre bela loko apud Lago Georgo, en mia hejmŝtato #Novjorkio.

La 23a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto jam okazis antaŭ longe, en oktobro 2016, sed verŝajne mi ne povos partopreni ĉi jare kaj tio pensigas min pri la antaŭa. Skribante tion ĉi mi kaj malfeliĉas pro la ĉi jara, kaj feliĉas pensante pri la pasinta.

Grupfoto de la 23a ARE en 2016 ĉe Silvero.


Estis tre interese refoje ĉeesti en ARE ĉar tiu foje mi ne sentis mi perdita kaj sciis kion atendi. Vidi la konatojn estis ĝoje eĉ se mi nur iomete konis ilin persone. Mi sentis min iom pli parto de tiu komunumo kaj mi eksciis ke verŝajne mi same ĝojus poste ankaŭ pri la konotoj. Kiel novulo en 2015 tio estis mia ununura plendo; mi ne vere sciis kion atendi kaj laŭ mi neniu klarigis! Povas esti ke mi ne bone atentis la reklamojn aŭ ke mi simple ne demandis kiam mi devis, sed ofte novuloj tiel estas! Laŭ mia memoro ni parolis pri tiu problemo je la fino de ARE 22, kaj por ARE 23 estis pli da reklamoj almenaŭ en Fejsbuko, kaj mi jam atendis la okazon do ĝi ja estis en mia kalendaro kaj ĉio estis en ordo.


La Programo
La programo por ARE ŝajne kutime estas malpeza kaj permesas liberan tempon por povi ĝui la agrablaĵojn aŭ servojn de la kongresejo, kiu estas konferencejo de KAJV (Kristana Asocio de Junaj Viroj) apud lago, kaj nomiĝas Silver Bay. Oni nomas ĝin Silvero en Esperanto. Tiu libera tempo ĝenerale haveblas frue posttagmeze kiam (espereble!) la suno brilas kaj eblas gŭi la vidindaĵojn de la kongresejo, kaj la pejzaĝon. La programeroj estas kutime neformalaj, personaj, kaj interesaj. Kiel kutime, ĉio dependas de la partoprenantoj, do se vi havas ion prezentindan, proponu prezenti ĝin ĉe ARE al la organizantoj! Post la Amika Vespero (alie: interkona vespero) ŝajnas ke ĉio tre rapide okazas. Io kion mi ŝatas de Esperantujo estas la kutimo havi ian artan programeron. Ĉe mi tio neniam estis kutima afero kaj mi ĝojas ke tio estas verda kutimo. Bedaŭrinde eĉ tri-taga semajnfino ne sufiĉas, sed ni estu dankema ke ni tion povas kune ĝui. Ankaŭ kiel kutime, kie Esperantistoj kunvenas ("kongresas"), estas kelkaj noktaj eksterprogramaj okazaĵoj partoprenindaj. Ĉe Hillcrest mi spertis kaj babiladon kaj ludadon kiu tre plaĉis al mi kaj kie mi ĉefe konatiĝis kun la kanadanoj.

La Konferencejo
En 2015 mi estis tre kurioza pri "Esperantistoj" kaj iliaj renkontiĝoj. Tre plaĉis al mi ke mi povus ĝui la konferencejon eĉ se mi decidis ne partopreni la verdan okazaĵon pro "neatenditaj kialoj." Feliĉe mi ĝuis kaj la verdan okazaĵon tiom multe ke mi eĉ ne ofte kontrolis kio fareblas ĉe Silverio. En 2016 mi ne plu timis la frenezulojn kaj povis iom pli profunde ĝui la renkontiĝon kaj ankaŭ la konferencejon. La vetero estis iom pli blova ol mi ŝatus do mi elektis ne provi la kanuojn/kajakojn. Se mi bone memoras oni falis en la lagon provante rajdi en kanuo/kajako! Ĝuste eĉ tiun eblon mi volis eviti. La vetero, kiel kutime en oktobro, estis iomete tro malvarma por mi do mi decidis ne naĝi en la lago. Mia plej ŝatata agado ĉi foje estis arkpafado kaj mi preskaŭ ĉiam dum libera tempo iris arkpafadi! Mi multe lernis kaj pli boniĝis dum la semajnfino!

Dimanĉon matene. Almenaŭ mi ne maltrafis la tutan aferon.


Lundon matene. Multe pli bone trafis la celon flavan!

Estas multe por vidi sed mi tiom ofte arkpafadis ke mi ne multon alian fotis.


Io interesa pri la ĉeestantaro pasintjara estis ke preskaŭ duono de la grupo estas Esperantisto ekde antaŭ nur 10 jaroj aŭ malpli. Multaj el ili estas Esperantistoj de antaŭ 3 jaroj. Ŝajne estas nova ondo lastatempa de Esperantistoj, kaj mi sentas min esti parto de tiu nova ondo.

Silvero 2016

Aliĝu al ARE 24 (2017)!
ARE estas unu el la plej ĉeestindaj renkontiĝoj kiun mi konas en Usono. Se vi estas komencanto kaj ne certas ĉu vi ŝatos ĝin, ne plu pensu kaj simple aliĝu. Spertu ĝin por vi mem! La renkontiĝo estas amikema al novuloj kaj komencantoj, do se vi estas en nordorienta Usono, aŭ en orienta Usono proksime al flughaveno vi nepre ĉeestu! Se vi estas pli for indas konsideri la longan vojaĝon kaj ties koston, sed se eblas mi certe rekomendas al vi partopreni.

Kiam? La renkontiĝo okazas dum la feria semajnfino de Columbus Day, la 7an (sabaton) ĝis la 9an (lundon) de oktobro, 2017. Por kanadanoj la sama semajnfino estas Dankotago, do por ili ankaŭ feria semajnfino. Perfekte!

Kiel aliĝi? Unue, mendu vian ĉambron rekte el Silver Bay. Due, plenigu la aliĝilon por sciigi la organizantojn pri utliaj detaloj por aranĝado de la programo. Legu detalojn pri la ĉambroj/aliĝo.

Kiel atingi ĝin? Jen informoj de la oficiala retpaĝo. Kaj jen neoficialaj informoj kiun mi kompilis pasintjare. Atentu ke mi ne lastatempe ĝisdatigis ĝin do vi kontrolu la horarojn de la oficialaj retpaĝoj de la transportofirmaoj.

Ĉe la Fejsbuka paĝo vi povas konfirmi ke vi ĉeestos aŭ ke vi interesiĝas pri la evento. Tie vi povas ankaŭ paroli kun aliaj ĉeestontoj kan peti helpon pri vojaĝado el trajnstacio al la kongresejo okaze ke vi ne ŝoforos tien.

Ĝuu ĝin!





Monday, July 24, 2017

Foje 140 signoj ne sufiĉas...

Saluton!

Ekde kiam mi komencis lerni nian karan lingvon mi provis pepi por lerni, kaj foje verki blogaĵetojn por ekzerci min en skribado. Ekde tiam Esperanto fariĝis pli norma kaj kutima parto de mia vivo, ŝajne iom hazarde kaj nur iom post iom. Mi tiom pli ofte pensadas pri Esperantaĵoj kaj en Esperanto, ke indas iom registri kaj dividi kelkajn pensaĵojn kun tiuj interesataj pri la lingvo kaj kun samideanoj.

Tuj post mia partopreno en ARE 22 (2015) mi malmulton faris por plu lerni la lingvon aŭ ofte Esperantumi. Sed la ideo de regionaj renkontiĝoj allogis min kaj tiam mi eĉ kredis ke ili okazis regule aŭ almenau tiatempe ekreguliĝis! Do mi partoprenis en la Senkrokodila Semajnfino en Roĉestro (jan 2016). Denove mi pli profunde merĝiĝis en la akvoj de Esperantujo. Tiu sperto tiom engaĝigis min ke mi serioze konsideris la faman kursaron nord-amerikan NASK kiam mi eklernis ke tie instruos la fama verkinto de la pomego. En 2016 mi partoprenis en NASK kaj danke al tiu sperto mi finfine decidis ke mi daŭre planus partopreni en aliaj eventoj ĝis atingi la pinton de Esperantujo.

Mi jam partoprenis en kelkaj Esperantaj eventoj sed neniam skribis blogaĵon pri ili. Eble jam temp' está ke mi skribu ion pri tiuj spertoj. Eble tio estus interesa por ia verdulo aŭ almenaŭ mi havos registron de miaj pensaĵoj pri ili.

Ĝis poste.

Tuesday, January 17, 2017

Senkrokodila Semajnfino: Novjorkia Kampado






Kio: 2-taga semajnfina kampado tenduma ĉe kampadejo Norda-Suda Lago (North-South Lake Campground) en Nov-Jorkio

Kiam: 3an kaj 4an de junio, 2017

Kie: Kampadejo Norda-Suda Lago ĉe Katskila montaro en NOV-JORKIO.


La kampadejo inkluzivas 2 lagojn, 2 plaĝojn, necesejojn, duŝejojn (kun varma akvo...), eblas lui kajakojn kaj boatetojn, kaj eblas aĉeti lignon por fajro.


KIEL ALIĜI: 
Simple luu tendumejon ene de MAŜO 3 de la kampadejo por tiu semajnfino pere de la retejo de ReserveAmerica.

Poste, diru al ni kiun tendumejon vi luis aŭ per fejsbuko aŭ per mesaĝo al tiu ĉi blogaĵo sube.

Ĉiu regulo pri la kampadejo troviĝas ĉi tie: (angle) http://www.dec.ny.gov/outdoor/24487.html

Ni celu lui tendumejojn 63, 62, 61, 60, ktp por esti proksime kaj kune.

Tiuj tendumejoj estas jam luitaj per esperantistoj:




KIO OKAZOS:
Mi mem gvidos ekskursojn al 1) Breto de Newman (vidindaĵo kiel je la plej supra foto), kaj 2) al akvofalo Kaaterskill (tuj sube). Ni vidos belajn pejzaĝojn survoje. 




.

KELKAJ KAMPADEJAJ INFORMOJ:


Kosto: po $22 dolaroj ĉiu nokto (eksterŝtatuloj pagas plian $5 ĉiu nokto)

Adreso: County Route 18, Haines Falls, NY 12436

GPSa informo: (Latitudo, Longitudo)  42 12 05.48938N 074 03 22.19227W 

Kampadeja telefon-numero: (518) 589-5058

Regiona oficeja telefon-numero: (518) 357-2289




Krom tio, io ajn eblas per via partopreno!

Oni memzorgos pri manĝaĵo kaj ĉio krom la montaraj ekskursoj.

Notu: La kampadejo estas tre populara kaj post nelonge certe oni alia luos la tendumejojn.

Se vi havas demandojn, demandu al mi!