Wednesday, July 13, 2016

Kiel Atingi ARE ĉe Silver Bay, Lake George el la urbo de Novjorko

Silver Bay (Arĝenta Golfeto) apud Lake George (Lago Georgo) en Novjorkio estas plej facile atingebla per aŭto. Tio ne signifas ke oni nur povas alveni el Novjorko per aŭto. Per tiu ĉi blogaĵo mi montros opciojn por helpi vin plani vian vojaĝon al la plej mojosa regiona renkontiĝo de Esperanto en Usono!

Gravas rimarki ke la du opcioj veturigus vin apud Lago Georgo sed ne ĝuste al Arĝenta Golfeto.
Ĉe la fino de la trajna aŭ busa vojo oni devus preni taksion aŭ kunordigi kun alia ĉeestonto pri veturado.

1. Per Trajno
Prenu servon de Amtrak Adirondack el Penn Station New York al stacio Ticonderoga.

Sabaton la 8-an de Oktobro, la trajno foriras Penn Station New York je la 8:15 atm kaj alvenas stacion Ticonderoga je la 1:22 ptm.

Lundon la 10-an de Oktobro, la trajno foriras stacio Ticonderoga je la 3:18 ptm kaj alvenas stacion Penn Station New York je la 8:50 ptm.

Estas nur unu trajno el Novjorko kaj nur unu trajno el Montrealo ĉiutage.



Amtraka Informo:
Aĉetilo (angle)
Voja horaro kaj mapo (pdf) (angle kaj france)
Amtraka tutlanda mapo (angle)

2. Per Buso
Prenu servon de Adirondack Trailways el Novjorko ĉe Port Authority Bus Terminal (PABT) al Lake George Village.

Sabaton, la 8-an de Oktobro estas tri elektoj iri al Lake George Village el Novjorko:

i) foriras PABT je la 7:00 atm, kaj alvenas Lake George Village je la 12:25 ptm
ii) foriras PABT je la 9:45 atm, kaj alvenas Lake George Village je la 3:45 ptm
iii) foriras PABT je la 4:30 ptm, kaj alvenas Lake George Village je la 4:55 ptm

Lundon, la 10-an de Oktobro estas kvar elektoj iri al Novjorko el Lake George Village:

i) foriras Lake George Village je la 7:25 atm, kaj alvenas PABT12:30 ptm
ii) foriras Lake George Village je la 1:30 ptm, kaj alvenas PABT 7:15 ptm
iii) foriras Lake George Village je la 4:20 ptm, kaj alvenas PABT 9:40 ptm
iv) foriras Lake George Village je la 7:55 ptm, kaj alvenas PABT 12:50 atm



Trailways Informo:
Aĉetilo kaj horaro
Voja mapo
notu: oni povas ŝanĝi la lingvon ĉe la retpaĝo de Trailways al Esperanto. rigardu la supran maldekstran flankon de la paĝo.


3. Fine, Ĉe Lake George

Ĉe la fino de la vojo trajna aŭ busa oni devas atingi Silver Bay ĉe la adreso 87 Silver Bay Road, Silver Bay, New York. La vojo estas 25 minutoj el Ticonderoga kaj 40 minutoj el Lake George Village.



Kunordigu kun alia ĉeestonto pri veturado, aŭ prenu taksion. Oni povus kunordigi kun aliaj ĉeestontoj ĉe la fejsbuka paĝo. Tiu ligilo sekvas:

Aliĝu al ARE!



kaj ankaŭ sciigi nin pri via aliĝo ĉe la fejsbuka paĝo!