Saturday, February 13, 2016

Proponoj Por Nomoj de Provincoj de la Dominika Respubliko


Tradukado de nomoj ne estas simpla afero. Plejparte la pli simpla maniero estas transliterumi la nomojn sed ankaŭ oni deziras preservi la signifon de la nomo kaj en Esperanto ian gramatikan sencon.

Ĉu indas traduki nomoj de landoj aŭ provincoj al Esperanto? Mi pensas ke por plenigi la lingvon, jes. Al aliaj lingvoj? Tio nature okazas, do kial ne al Esperanto ankaŭ?

Kio estas la plej utila kialo por traduki landajn aŭ provincajn nomojn? Laŭ mi, granda kialo estas helpi vojaĝantoj trovi iun lokon eĉ se ili havas nur Esperantajn instrukciojn kaj lokalingva signobildo aŭ litersigno. Sed tio signifus uzi nur fonetikaj tradukoj. Do la kialo kiu mi ĵus menciis ne povas esti la nura gvido en tradukado, sed ĝi estas ia ĉefa gvidanta regulo en la afero.

Alia afero kiu influas la agado estas la populareco de iu loka nomo. Se iu loko jam estas tre bone konata oni devas provi ne tro ŝanĝi ĝin. Sed se loko ne estas bone konata tio donas iomete pli da libereco, kaj opcioj.

Iuj lokaj nomoj enhavas normalaj aŭ kutimaj vortoj kiuj ne estas nomoj. Laŭ mi, oni povas traduki ĝin laŭplaĉe, sed ankaŭ rimarkante la konsilojn jam menciitaj supre.

Generale, nur unu homo ne decidas landajn aŭ provincajn nomojn por ĉiuj ĉar la komunumo finfine atingos ia taŭga solvo kuntempe.

Do jen miaj proponoj!

La sekvaj tradukoj estas nur ideoj kaj proponoj:

Hispanlingva NomoProponata Esperanta Nomo
ProvincoĈefurboProvincoĈefurbo
AzuaAzuaAzŭaAzŭa
BaorucoNeibaBaorukoNejbo
BarahonaBarahonaBaraonoBaraono
DajabónDajabónDahabonoDahabono
Distrito NacionalSanto DomingoDistrikto NaciaSankta Domingo
DuarteSan Francisco de MacorísDŭarte1Sankta Francisko de Makoriso
El SeiboEl SeiboLa SejboLa Sejbo
Elías PiñaComendadorElijas Pinja2Laŭdanto3
EspaillatMocaEspajato4Mokao
Hato MayorHato MayorAto Majora5Ato Majora5
Hermanas MirabalSalcedoFratinoj6 MirabalSalsedo
IndependenciaJimaníSendependeco7Himanio
La AltagraciaHigüeyLa AltagracjoIgŭei
La RomanaLa RomanaLa Romana8La Romana
La VegaConcepción de La VegaLa VegoKoncipo9 de La Vego
María Trinidad SánchezNaguaMaria Trinidado10 SanĉezNagŭa
Monseñor NouelBonaoMonsinjoro NoeloBonao
Monte CristiMonte CristiMonte Kristi11Monte Kristi
Monte PlataMonte PlataMonte Plata12Monte Plata
PedernalesPedernalesPedernales13Pedernales
PeraviaBaníPeravjaBanio
Puerto PlataPuerto PlataPŭerto Plata14Pŭerto Plata
SamanáSamanáSamanaoSamanao
San CristóbalSan CristóbalSankta Kristobal15Sankta Kristobal
San José de OcoaSan José de OcoaSankta Jozefo16 de OkoaSankta Jozefo de Okoa
San JuanSan Juan de la MaguanaSankta Johano17Sankta Johano de la Magŭana
San Pedro de MacorísSan Pedro de MacorísSankta Pedro de MakorisoSankta Pedro de Makoriso
Sánchez RamírezCotuíSanĉes RamiresKotŭio
SantiagoSantiago de los CaballerosSantjagoSantjago de la Ĝentilhomoj18
Santiago RodríguezSabanetaSantjago RodrigesSabaneto
Santo DomingoSanto Domingo EsteSankta DomingoSankta Domingo Orienta
ValverdeMaoValverda19Mao


Notoj:

1. Dŭarte estas tre fama nomo en la Dominika Respubliko ĉar ĝi estas la nomo de fondinto de la nacio. Do eble ne taŭgas ŝanĝi ĝin.
2. Mi nur transliterumis la nomon.
3. Ĉi tie mi tradukis la nomon. Tiu loko ne estas granda urbo kaj ne estas tre konata. La nomo ankaŭ havas sciindan signifon do mi preferus traduki ĝin.
4. Mi aldonis ĝin la o-finaĵo por konservi la akcenton en la ĝusta loko.
5. Tiu nomo estas transliterumado sed ĝi havas parte malfidelan signifon. La signifo originale estas Supera Bieno aŭ Supera Farmo. Majora ankaŭ havas batalo-rilatan signifon, sed mi pensas ke pli taŭgas uzi fonetikan nomon en tiu kazo.
6. Mi pensas ke taŭgas traduki la vorto "fratinoj" en tiu kazo. Se oni parolas pri loko kaj diras "Mirabal" estas nur unu opcio. En Dominga politika historio ili estas tre konata do la traduko de la vorto "fratinoj" ne multe gravas. 
7. Ĝi estas vorto kun signifo do mi pensas ke taŭgas traduki ĝin. Laŭ mi ĝi ankoraŭ estas iomete rekonebla inter la du lingvoj.
8. Romana estas adjektivo en la du lingvoj do tiu kazo estas tro facila.
9. Denove vorto kun signifo. 
10. Mi aldonis ĝin la o-finaĵo por konservi la akcenton en la ĝusta loko.
11. Tiuj vortoj kiel nomoj estas bone konataj. Laŭ mi pli taŭgas nur transliterumi ĝin.
12. Tiuj vortoj kiel nomoj estas bone konataj. Laŭ mi pli taŭgas nur transliterumi ĝin.
13. Tradukado ŝanĝus la nomon multe. Pli facilas transliterumi.
14. Tiu nomo estas grava provinco kaj tiu nomo devas esti rekonebla al vojaĝantoj. Ĝi ankaŭ havas gramatikan sencon en Esperanto laŭ la reguloj, sed "plata" estas hispanelingva adjektivo kiu signifas "arĝenta."
15. Nomo restos senŝanĝo ĉar mi ne certas se ekzistas plibona formo.
16. Nomo ŝanĝita laŭ kutima Esperanta nomo.
17. Nomo ŝanĝita laŭ kutima Esperanta nomo.
18. Traduko de la vorto "caballeros." Tiu ŝanĝo ne gravas ĉar kutime ĉiuj uzas la nomo de la urbo (Santjago) kiam ili parolas pri la provinco (Santjago de la Ĝentilhomoj). Kaj se oni legas ion ajn post "Santjago" ĉiuj scius ke oni parolas pri la provinco. Do eĉ kun la ŝanĝo ĝi estas rekonebla.
19. Mi pensas ke ĝi akaŭ povus esti Valverde kiel hispane.

Do, kion vi pensas?

Komentu!

Mapo de la provincoj:

Azua [1], Baoruco [2], Barahona [3], Dajabón [4], Distrito Nacional [5], Duarte [6], El Seibo [7], Elias Piña [8], Espaillat [9], Hato Mayor [10], Independencia [11], La Altagracia [12], La Romana [13], La Vega [14], María Trinidad Sánchez [15], Monseñor Nouel [16], Monte Cristi [17], Monte Plata [18], Pedernales [19], Peravia [20], Puerto Plata [21], Salcedo [22], Samana [23], San Cristóbal [24], San Juan [25], San Pedro de Macorís [26], Sánchez Ramírez [27], Santiago [28], Santiago Rodríguez [29], Valverde [30].



Friday, February 12, 2016

Senkrokodila Semajnfino ĉe Roĉestro en [Norda] Novjorkio.

La Senkrokodila Semajnfino II okazis de la 30a de januaro al la 31a de januaro, 2016


Roĉestro, Novjorkio. "Mi preferus esti en Roĉestro"


La Unua Tago  (2016/01/30)
Sabate, mia tago komencis kun kanaposurfanta gastiganto kiu amike akceptis min en sia domo eĉ se mi estas nekonata homo en tiu socia retpaĝo kaj mi ne havas referencojn. Ni matenmanĝis kune kaj paroladis dum horo pri multaj aferoj por pli bone koni nin ktp kaj poste ni promenadis tra la najbaro por ke mi koni ĝin  ĉar mi neniam antaŭe estis en Roĉestro. Do ni promenadis ĝis tagmezo. Fine li montris al mi la konstruaĵo Sibley kaj eliris.

Ĉe konstruaĵo Sibley la tuta grupo de Esperantistoj kuniĝis. Ni salutis nin kaj mi feliĉe kaj revidis iujn kaj renkontis novajn amikojn. Ni unue aŭskultis paroladon de Tomaso pri Esperanto por la ĉeestantoj de la balona arta evento (Airigami). Poste ni iris manĝi ĉe trinkejo nomata La Kolera Kapro (The Angry Goat). Ni sidis en la malantaŭa parto de la trinkejo kaj tiu parto fariĝis kiel Esperanta ĉambro kaj ŝajne en alia lando. Male al la nomo de la renkontiĝo, ni verdire ankaŭ krokodilis fojfoje ĉar multe el ni estas pli malpli komencantoj aŭ novaj progresantoj. Mi feliĉas esti koninta Diego'n kaj Kelly'n kaj ankaŭ esti revidinta Verno'n kiu mi konis lastajare ĉe ARE 22.

Airigami en Roĉestro


Kun plenaj stomakoj ni reiris trarigardi la balonan artaĵon. Kelkaj el ni pli malpli ludis vortludon pri bestaj nomoj dum ni trarigardis la artaĵon. La balona artaĵo estis pejzaĝo de akvofalo kaj rivero kun ĉirkaŭanta herbejo. Tiuj lokoj enhavis multajn bestojn kaj ni provis nomi ilin. La tuta artaĵo ŝajnis tre simpla sed vere ĝi havis multajn detalojn! Se vi daŭre observis ĝin vi trovis pli da malgradaj detaloj. Tra tiu tempo mi konis pli da ĉeestantoj dum ni marŝis tra la konstruaĵo. Ĉiuj estis tre agrablaj. Kiam ni jam vidis ĉiun detalon de la balona verko ni eliris la konstruaĵo Sibley kaj promenis apud la rivero Geneseo. Tomaso gvidis nin ĉirkaŭ parto de la najbaro kaj montris al ni kelkajn konatajn aferojn, konstruaĵojn ktp. Tiam la suno subiris kaj ni foriris la urbocentro kaj planis rekunveni ĉe Tomaso. Tre amikemaj Esperantistoj el Sirakuso helpis min retrovi mian jakon kiun mi forgesis ĉe La Kolera Kapro! (Dankon denove!)

La rivero Geneseo en Roĉestro.

Nokte ni kuniĝis ĉe Tomaso kie kelkaj ludis gitaron, ukelelon, basagitaron kaj aliajn instrumentojn preskaŭ la tutan nokton. Bedaŭrinde mi ne ludas instrumenton sed almenaŭ mi ĝoje aŭskultis la ludadon.

La Dua Tago (2016/01/31)
La dua tago komencis frue kun matenmanĝo en Grekio, Novjorkio, la urbo apud Roĉestro. Mi manĝis plenan teleron da ova pano ĉar mi tre malsatis kaj mi volis pretiĝi por promeni poste. Tiam ni jam konis nin bone kaj ni ĉiuj interparolis tre komforte kiel kuzinoj. Post manĝado ni veturigis al la granda lago nomata Lago Ontario. Mi ne certas kial ĝi ne estas nomata lago Ontarjo por konservi la akcento per kiu ĝi jam estas tre bone konata kaj pli konebla.

Haveno de Roĉestro    (angle: Rochester Harbor)



Ĉe la Lago Ontario estas longa varfo kun malgranda ruĝa kaj blanka turo. Eble ĝi estas lumturo sed mi ne bone vidis lumon sur ĝi. Ni promenis sur la varfo norden ale al Kanado ĝis la fino de la varfo. La afero ne estis facila ĉar la varfo estis kovrita plejparte por neĝo kaj glacio. Ni klopodis marŝi sur la glacia vojo sed parolante la afero ŝajne fariĝis pli facila. Bonŝance neniu falis sur la akvon aŭ ekglitis kaj falis. Post plena marŝado sur la glacia varfo ni promenis tra la apuda parko. Ni havis multe da tempo antaŭ la sekva agado do ni intertempe pasis tra "fama" superbazaro nomata Wegman's kaj poste al nia fina agado de la tago.

Laste ni iris al Fantasia Vetkurvojo por vetkuri per malgrandaj aŭtetoj. La aŭtetoj kuras sur malgranda fervojo elektra. La malgrandaj aŭtetoj vetkuris sur turnantaj vojoj kaj foje falis el la vojo se oni veturigis ĝin tro rapide. La afero pli malfaciliĝis en la lastaj raŭndoj kaj tiel la konkursantoj falis unu per unu. La lastaj tri travivantoj gajnis trofea aŭteto kiel memorigo. Mi ne gajnis la konkurson sed mi gajnis alian bonan sperton en Esperantujo.





Vidu grupan foton per ĉi tiu ligilo en la eventa paĝo ĉe Fejsbuk.

Notu: Se mi malbone uzis la lingvon, bonvolu diri al mi. #KOR

Saturday, February 6, 2016

Esperantujo ĉe ARE 22

Ĉi-jare, en 2015, mi legis ion en la reto pri Esperanto. Ĝi iom interesis min, pro laboro, ĝenerala manko de tempo kaj pro studado de alia lingvo mi ne donis multan tempon al ĝi. Post mia reveno el Japanio mi pripensis pri mondaj lingvoj kaj la facileco aŭ malfacileco lerni ilin. Do, mi revenis al la temo de Esperanto kaj serĉis pli.

Ĉi-somere mi eklernis Esperanton, kaj post nelonge tra mia legado, mi lernis pri Esperantujo. Dank’ al mia lingva ferio, mi nun scias, ke ĉirkaŭi sin per parolantoj de lingvo, kiun oni aktive studas, povas antaŭenigi la lernadon. Pro tiu sperto mi deziris ĉeesti iun multtagan Esperantan eventon. Per la retejo de Esperanto-USA mi malkovris, ke ja okazas kutimaj regionaj eventoj. Jen, mia okazo viziti Esperantujon ! La plej proksima kaj tempe kaj loke estis ARE, la Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto.
Mi ne trovis informon aŭ konfirmon pri la venonta renkontiĝo, sed mi iamaniere tuj markis mian kalendaron laŭ la antaŭa, ĉar ĝi okazas tiun saman semajnfinon. Post multaj semajnoj mi preskaŭ forgesis pri ARE, sed la vetero memorigis min. Mi kontrolis la retejon de ESK, la Esperanto-Societo Kebekia, kaj feliĉiĝis, kiam mi vidis ĝisdatan retpaĝon pri ARE, kaj aliĝintajn partoprenantojn. Kvankam mi ne vere sciis, pri kio ĝi temas, mi fervore atendis ĝin.

Finfine, la feria semajnfino alvenis. Sabaton matene mi maltrankviliĝis, ĉar mi malfruis, kaj mi maltrafis la matenajn kaj meztagajn eventojn. Tamen, mi alvenis je la horo de vespermanĝo, kaj preta manĝi. Mi jam konis unu esperantiston, do, mi trovis lin kaj ni manĝis kune. Ankaŭ aliaj esperantistoj manĝis en la manĝejo, kaj tiel komenciĝis ARE por mi. Estis ne tre malsame de miaj lokaj renkontiĝoj. Ni ĝuis manĝaĵon kaj konversacion. Post kvinhora veturado, la manĝaĵo kaj ripozo plenigis min de energio, kaj mi pretis por la vera komenco de la renkontiĝo.

En tre bela ŝtona domo ni ĉiuj kuniĝis kaj ludis kelkajn ludojn por ekkoni unu la aliajn. Ni rakontis pri nia sperto kun la lingvo kaj ankaŭ respondis amuzajn demandojn pri lingvoj. Ne estis longa afero, sed la granda Esperanta grupo estis nova sperto por mi. La duan tagon, dimanĉon, mi vekiĝis frue, por ke mi maltrafu nenion. Denove, la manĝejo iĝis centra loko por la esperantistoj, kiuj loĝis en la hotelo, “The Inn”. Post kiam mi ekkonis iujn esperantistojn nur unu vesperon, mi sentis min kiel inter (iom malproksimaj) familianoj. Ĉiuj, kiuj manĝis tie, estis tre amikemaj kaj parolemaj. Tamen, eble nur duono de la partoprenantoj manĝis en la manĝejo.
Post matenmanĝo la mateno estis plena de interesaj programeroj. Ni verkis poemojn, skajpis kun s-ro Tonkin kaj aŭskultis interesajn paroladojn dum la oratora horo. Ĉi tio impresis min, ĉar mi neniam aŭdis tiom da homoj paroli Esperante. La tuta afero ŝajnis tiel normala, kiel vojaĝi ferie al alia lando. Jen Esperantujo ! Silvero mem estas bela loko, kiu havas amuzajn aktivecojn. Mi ĝuis kajaki sur Lago Georgo, promeni kaj vidi la pejzaĝojn. Post la libera tempo kaj manĝado, ni ĝuis aktoradon, kantadon kaj aliajn talentojn dum la kultura vespero. La vespero finiĝis per Esperanta voĉtradukita filmo, kaj nokte ni kartludis.


Entute la semajnfino estis tre amuza kaj interesa ferio. Mi feliĉas, ke ARE estis mia unua sperto en Esperantujo. Ni vidu nin venontjARE !



Ĉi tiu blogaĵo unue aperis en la bulteno No. 120-121 de la Esperanto-Societo Kebekia nomata La Riverego.
http://www.esperanto.qc.ca/files/riverego/Riverego220-221.pdf
redaktita per Ĵenja Amis.