Friday, August 4, 2017

ARE 23 (2016) - Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto

"Bonvenon! Welcome! Bienvenue!"

Tion diras la programo de ARE kaj jen unu el miaj plej ŝatataj partoj de ARE: ĝi estas sufiĉe internacia okazaĵo eĉ tre for de urbocentro en Usono! Alia: ĝi okazas en tre bela loko apud Lago Georgo, en mia hejmŝtato #Novjorkio.

La 23a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto jam okazis antaŭ longe, en oktobro 2016, sed verŝajne mi ne povos partopreni ĉi jare kaj tio pensigas min pri la antaŭa. Skribante tion ĉi mi kaj malfeliĉas pro la ĉi jara, kaj feliĉas pensante pri la pasinta.

Grupfoto de la 23a ARE en 2016 ĉe Silvero.


Estis tre interese refoje ĉeesti en ARE ĉar tiu foje mi ne sentis mi perdita kaj sciis kion atendi. Vidi la konatojn estis ĝoje eĉ se mi nur iomete konis ilin persone. Mi sentis min iom pli parto de tiu komunumo kaj mi eksciis ke verŝajne mi same ĝojus poste ankaŭ pri la konotoj. Kiel novulo en 2015 tio estis mia ununura plendo; mi ne vere sciis kion atendi kaj laŭ mi neniu klarigis! Povas esti ke mi ne bone atentis la reklamojn aŭ ke mi simple ne demandis kiam mi devis, sed ofte novuloj tiel estas! Laŭ mia memoro ni parolis pri tiu problemo je la fino de ARE 22, kaj por ARE 23 estis pli da reklamoj almenaŭ en Fejsbuko, kaj mi jam atendis la okazon do ĝi ja estis en mia kalendaro kaj ĉio estis en ordo.


La Programo
La programo por ARE ŝajne kutime estas malpeza kaj permesas liberan tempon por povi ĝui la agrablaĵojn aŭ servojn de la kongresejo, kiu estas konferencejo de KAJV (Kristana Asocio de Junaj Viroj) apud lago, kaj nomiĝas Silver Bay. Oni nomas ĝin Silvero en Esperanto. Tiu libera tempo ĝenerale haveblas frue posttagmeze kiam (espereble!) la suno brilas kaj eblas gŭi la vidindaĵojn de la kongresejo, kaj la pejzaĝon. La programeroj estas kutime neformalaj, personaj, kaj interesaj. Kiel kutime, ĉio dependas de la partoprenantoj, do se vi havas ion prezentindan, proponu prezenti ĝin ĉe ARE al la organizantoj! Post la Amika Vespero (alie: interkona vespero) ŝajnas ke ĉio tre rapide okazas. Io kion mi ŝatas de Esperantujo estas la kutimo havi ian artan programeron. Ĉe mi tio neniam estis kutima afero kaj mi ĝojas ke tio estas verda kutimo. Bedaŭrinde eĉ tri-taga semajnfino ne sufiĉas, sed ni estu dankema ke ni tion povas kune ĝui. Ankaŭ kiel kutime, kie Esperantistoj kunvenas ("kongresas"), estas kelkaj noktaj eksterprogramaj okazaĵoj partoprenindaj. Ĉe Hillcrest mi spertis kaj babiladon kaj ludadon kiu tre plaĉis al mi kaj kie mi ĉefe konatiĝis kun la kanadanoj.

La Konferencejo
En 2015 mi estis tre kurioza pri "Esperantistoj" kaj iliaj renkontiĝoj. Tre plaĉis al mi ke mi povus ĝui la konferencejon eĉ se mi decidis ne partopreni la verdan okazaĵon pro "neatenditaj kialoj." Feliĉe mi ĝuis kaj la verdan okazaĵon tiom multe ke mi eĉ ne ofte kontrolis kio fareblas ĉe Silverio. En 2016 mi ne plu timis la frenezulojn kaj povis iom pli profunde ĝui la renkontiĝon kaj ankaŭ la konferencejon. La vetero estis iom pli blova ol mi ŝatus do mi elektis ne provi la kanuojn/kajakojn. Se mi bone memoras oni falis en la lagon provante rajdi en kanuo/kajako! Ĝuste eĉ tiun eblon mi volis eviti. La vetero, kiel kutime en oktobro, estis iomete tro malvarma por mi do mi decidis ne naĝi en la lago. Mia plej ŝatata agado ĉi foje estis arkpafado kaj mi preskaŭ ĉiam dum libera tempo iris arkpafadi! Mi multe lernis kaj pli boniĝis dum la semajnfino!

Dimanĉon matene. Almenaŭ mi ne maltrafis la tutan aferon.


Lundon matene. Multe pli bone trafis la celon flavan!

Estas multe por vidi sed mi tiom ofte arkpafadis ke mi ne multon alian fotis.


Io interesa pri la ĉeestantaro pasintjara estis ke preskaŭ duono de la grupo estas Esperantisto ekde antaŭ nur 10 jaroj aŭ malpli. Multaj el ili estas Esperantistoj de antaŭ 3 jaroj. Ŝajne estas nova ondo lastatempa de Esperantistoj, kaj mi sentas min esti parto de tiu nova ondo.

Silvero 2016

Aliĝu al ARE 24 (2017)!
ARE estas unu el la plej ĉeestindaj renkontiĝoj kiun mi konas en Usono. Se vi estas komencanto kaj ne certas ĉu vi ŝatos ĝin, ne plu pensu kaj simple aliĝu. Spertu ĝin por vi mem! La renkontiĝo estas amikema al novuloj kaj komencantoj, do se vi estas en nordorienta Usono, aŭ en orienta Usono proksime al flughaveno vi nepre ĉeestu! Se vi estas pli for indas konsideri la longan vojaĝon kaj ties koston, sed se eblas mi certe rekomendas al vi partopreni.

Kiam? La renkontiĝo okazas dum la feria semajnfino de Columbus Day, la 7an (sabaton) ĝis la 9an (lundon) de oktobro, 2017. Por kanadanoj la sama semajnfino estas Dankotago, do por ili ankaŭ feria semajnfino. Perfekte!

Kiel aliĝi? Unue, mendu vian ĉambron rekte el Silver Bay. Due, plenigu la aliĝilon por sciigi la organizantojn pri utliaj detaloj por aranĝado de la programo. Legu detalojn pri la ĉambroj/aliĝo.

Kiel atingi ĝin? Jen informoj de la oficiala retpaĝo. Kaj jen neoficialaj informoj kiun mi kompilis pasintjare. Atentu ke mi ne lastatempe ĝisdatigis ĝin do vi kontrolu la horarojn de la oficialaj retpaĝoj de la transportofirmaoj.

Ĉe la Fejsbuka paĝo vi povas konfirmi ke vi ĉeestos aŭ ke vi interesiĝas pri la evento. Tie vi povas ankaŭ paroli kun aliaj ĉeestontoj kan peti helpon pri vojaĝado el trajnstacio al la kongresejo okaze ke vi ne ŝoforos tien.

Ĝuu ĝin!





No comments:

Post a Comment