Monday, February 22, 2021

Vakciniĝo - Trankviliĝo

Do finfine venis la momento ricevi la duan dozon de la vakcino kontraŭ KOVIM-19. Mi havis rendevuon en konstruaĵo de publika gimnazio en mia kvartalo kie samtage ankaŭ ricevis la duan vakcinon centoj se ne miloj da homoj. Kaj krom iom da laco kaj kapdoloro post la injekcio, kion sentis mi? Mi povas diri ke mi sentis trankviliĝon. Ne pro tio ke mi mem ricevis la vakcinon, sed pro tio ke almenaŭ miaurbe oni vere survojas al amasa vakcinado kaj tio simbolas la komencon de la fino de tiu ĉi terura ĉapitro en nia lastatempa historio. Ricevi ĝin estis klarigo kaj konfirmo de tio kio aŭdeblas en la novaĵoj jam de kelkaj semajnoj kaj okazas ĉie en la lando kaj espereble ĉie en la mondo. Necesos ankoraŭ pluraj monatoj por vidi la rezulton, kaj oni atendas ke meze de somero 2021 eblos doni ŝancon al ĉiuj en la lando havi la vakcinon.


Tamen, kiom da homoj akceptas la vakcinon? Ĝis nun mi konas statistikojn de unu malgranda grupo de proksimume kelkcent homoj, sed ene de tiu grupo akceptis la vakcinon proksimume duono. Duono tute rifuzis ĝin. Tiu fakto estas malfeliĉiga. Por atingi bonan amasan efikon de la vakcino necesos vakcini multe pli da homoj. Por restartigi kelkajn agadojn necesos kiel eble plej multe atingi 100% de vakcinado. Ekzemple, por denove malfermi lernejojn instruistoj devos ĉiuj vakciniĝi. Ĉu tio estos problemo? Ĉu oni devigos instruistojn vakciniĝi? Kion fari pri tiuj “hezitemaj” pri la vakcino. Tio estos granda defio post vakcinado de ĉiuj kiuj ja volas havi ĝin. 

Espereble la venontaj monatoj alportos ne nur vivo-aludan belan printempan veteron sed ankaŭ simile vivo-aludan sukceson rilate al vakcinado de pli kaj pli da homoj. Samtempe ni restu singardaj kaj daŭre... lavu la manojn!

Sunday, January 31, 2021

Rekomenco kaj Registro

Post longa dormado rilate al verkado kaj esperantumado en al reto, mi reaperas. Tiun ĉi fojon mi venas al verkado serĉante renovigon. Renovigo de la emo verki. Renovigo de mia interesiĝo pri la estonteco. Renovigo de kontribuemo al esperantaĵoj surretaj. Eble tio ĉi estas nur ekzerco je mia kapablo imagi morgaŭon pli bonan. Ĉiuokaze, bonvenon.


Kio novas ekde la antaŭa afiŝo? Ve, kia demando! Kio okazis ĉe mi pli malpli okazis ĉe vi kaj tio estas sekreto al neniu, sed mi skribos ĝin ĉi tie ĉiuokaze, kvazaŭ terapie, kaj por la registro, ĉar mia memorkapablo estas ne tre fidinda kaj mi ne dubas ke mi eĉ volos forgesi tion ĉi.


Hodiaŭ estas la fino de januaro 2021. En Usono jam de kelkaj semajnoj oni komencis aŭdi pri haveblo de vakcino kontraŭ koronaviruso. La viruso disvastiĝas en Usono ekde januaro 2020, kaj ĝi draste ŝanĝis nian ĉiutagan rutinon ekde marto 2020. Ekde tiam estis parte aŭ tute fermitaj la teatroj, kinejoj, restoracioj, trinkejoj, kaj preskaŭ ĉie kie oni amase renkontiĝas kun aliaj homoj en grandaj kvantoj. Escepto estas superbazaroj. La terminon “socia distanco” oni eklernis kaj aŭdadas. Multaj homoj laboras de hejme, multaj perdis sian laboron pro la ŝanĝoj. Mi mem daŭre iris al mia laborejo, sed en reduktita ofteco; de marto ĝis aŭgusto mi laboris hejme du semajnojn, en la oficejo du semajnojn, denove en la oficejo du semajnojn, kaj tiel plu. De aŭgusto ĝis decembro tuj antaŭ la feriaj tagoj de la jarfino mi laboris ĉiutage en la oficejo, sed denove alterne laboris hejme kaj oficeje, sed ĉi foje la daŭro ĉe ĉiu ejo estis nur unu semajno. Estas mirinde pensi ke mi estis en Eŭropo fine de januaro, komence de februaro en 2020. Kiam mi klarigis tion al iu en marto 2020 mi eĉ dubis min dum tiu momento ĉar tiam tio ŝajnis al mi iom nekredebla. Umado eksterhejme estis vere minimumigita. Krom por labori mi iris eksteren por aĉeti necesaĵojn, kaj dum unu semajno mi aŭdacis ferii en junio kaj tiu estis draste malkutima ferio en kiu mi umis publike tre malmulte. Tamen, mi ne povas diri ke la situacio multe ĝenas min, ĉar mi ĉiam estis kaj ankoraŭ estas hejmemulo. 


Lastatempe ekaperas novaĵoj pri novaj variantoj de la koronaviruso, kiuj eble estos pli danĝeraj kaj kontraŭ kiuj la nunaj vakcinoj eble ne estos tiel efikaj kiel montriĝis dum la unuaj fazoj de testado kontraŭ la tiama versio de la viruso. Ni vidos kio okazos pro tio. Ankoraŭ ne vakciniĝis multaj homoj pro manko de vakcinoj, kaj nun ke la vakcinoj iĝas haveblaj, oni komencas vidi kiom da homoj hezitas pri uzado de la vakcino kaj malakceptas ĝin. Espereble homoj ne neos la nunajn vakcinojn pro prefero al estonteca vakcino. Tamen, ankaŭ ĝenas la ideon devi ricevi alian injekcion por aldona protektado aŭ entute nova vakcino. 


Kien nun?


Ankoraŭ en la unua kvarono de la jaro 2021 malmulto ŝanĝiĝis ekde nia ekfalo en tiun kaĉon. Jes, ekzistas vakcino. Jes, ĝi ekhaveblas. Sed nur ek-haveblas, kaj ankoraŭ ne vaste. Ankoraŭ necesas ke ĝi estu grandskale havebla kaj grandskale akceptita de homoj. Ni ankoraŭ ne havas klaran bildon pri kiugrade homoj akceptas la vakcinon kaj mi jam aŭdis pri multe da hezitemo kaj duboj. 


Kio pri somero 2021? Nu, somero reprezentas la pinton de libereco kaj vojaĝebloj, ĉu ne? Se ni almenaŭ havus someron ni povus elteni ĉion alian, ĉu ne? Bone... neniu vere scias kio finfine okazos krom estontecaj ni, sed mi imagas ke, post iom da vakcinado, kaj post jam ege forta deziro “reveni al normaleco”, somero 2021 devos esti pli ĝuebla (laŭleĝe) ol somero 2020. Pardonu min suduloj de nia globo, estas tre malfacile ne paroli pri la jaro laŭ sezonoj. Sed aliflanke, se ĉio ne bonas por la sekva norda somero, eble vi estos la unuaj en la mondo profiti bonan someron ĉar eble la situacio ek-estos bona nur ĉirkaŭ januaro 2022!


Dume, ni profitu kiel eble plej bone la nunon, kaj se vi ankoraŭ ne faris, komencu plani vian vojon al tempo “post la pandemio” ĉar ĝi certe venos. Pli bone esti preta ol esti surprizita.

Monday, October 14, 2019

Kritikoj pri manko de fremdlingva informo dum Tajfuno Hagibis en Japanio


Jen traduk-resumo de lastatempa artikolo1 pri lingva malfacilaĵo en Japanio pro manko de informo per lingvoj krom la japana dum tajfuno:

Dum naturkatastrofo ĉu oni vivas aŭ mortas povas esti decidita pro haveblo de informo kiu venas rapide, estas fidela, kaj en lingvo kiun oni komprenas. Tajfuno Hagibis surteriĝis sur duoninsulo Izu en Prefektujo Shizuoka en sabato antaŭ ol iri al la regiono Tohoku kunportante ventegojn kaj rekordajn pluvojn. La tajfuno troplenigis riverojn, kaŭzis inundojn, kaj almenaŭ 25 mortojn.

Dume, telefonoj senĉese sonoris kun novaĵoj de sciigoj pri evakuigoj kaj ĝisdatigoj pri la prognozata vojo de la tajfuno, sed ĉefe en la japana lingvo. Post Tajfujo Hagibis, en Tvitero kaj en aliaj retaj sociaj medioj oni kritikis la mankon de informo havebla en aliaj lingvoj. Turistoj raportis, ke estis malfacile trovi informon pri la okazaĵo. Ili ricevis lokajn sciigojn per poŝtelefono, sed en la japana.

Tajfuno Hagibis frapis Japanion dum la gastigado de la Mondpokalo de Rugbeo de 2019. La sperto estas averto pri la bezono de plurlingva helpo dum la okazontaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj en Tokio en 2020, kiuj okazos unu tuj post la alia ekde la fino de julio ĝis frua septembro – dum la varmega somero kaj la tajfuna sezono.

Tamen, la metropola registaro ja havigis ĝisdatigojn pri la tajfuno dum la tago en diversaj lingvoj, sed tradukitajn permaŝine kaj per misliterumitaj nomoj. La lingvoj inkluzivis la anglan, la ĉinan, la korean, la tajvanan, la tagalogan, la malajan, la indonezian, kaj la vjetnaman. NHK pepis ĝisdatigojn uzante facilan japanan lingvaĵon, lingvaĵo kiu ne uzas strekajn kanaojn nek kanji-n, dum ĝia internacia partnero NHK World raportis pri la ŝtormo tute en la angla.

Uzantoj en Tvitero kritikis la mankon de lingva diverseco kaj mem entreprenis tradukadon de ĝisdatigoj en malpli konatajn lingvojn, elstarigante ke ne ĉiuj turistoj kaj fremdaj loĝantoj en japanio parolas la anglan.



La situacio estas interesa. Ŝajnas ke la loka registaro ja klopodis havigi informojn per kelkaj aliaj lingvoj, tamen ne kontentige. Ĉu kulpas la registaro ke vojaĝantoj (kaj eĉ portempaj loĝantoj!) ne scipovas la japanan lingvon? Mi opinias, ke tio estus troigo. Sed kiel povus la registaro pli bone kontentigi tiujn bezonojn?

Mi ne vidas solvon por la problemo kiu ne komenciĝas per aliĝo de la fremdulo al iu servo. Por tiuj kiuj parolas lingvon kiu nuntempe estas altradukata, la ĉefa problemo estas aliro al la informo. Do eble turismaj centroj aŭ priturismaj registaraj oficoj povas subteni pli vastan disvastigon de informo pri la haveblo de tiaj informoj dum krizoj aŭ naturkatastrofoj. Respondeco aliĝi al tia servo restas kun la turisto aŭ portempa loĝanto mem.

Kio pri la rolo de helplingvo? 
Kompreneble helplingvo povas havi rolon en solvoj por tia problemo se oni dediĉas tiajn rimedojn al la “klientaro.” En tiu okazo, same kiel en teoria adopto de helplingvo kiel studobjekto por infana instruado en lernejoj, la haveblo de parolantoj de la helplingvo estus limigo al tre vasta provizo de tiu servo.

Interesa volontula servo en komunikado estus ĝuste provizi aliĝintojn per tiaj komunikadoj dum specifaj tempoj. Ĉu indas fari dependas de kiom da homoj aliĝus. Sed okaze de krizo aŭ katastrofo, helpi eĉ malmutajn estus grava atingo. Grupo kiu simile agas estas kelkaj radioamatoroj. Dum krizoj kiam perdiĝas elektra povo kaj kutimaj komuniksistemoj, radioamatoroj kiuj havas la bezonatan ekipaĵon por funkciigi komunikadon, ricevas kaj plusendas mesaĝojn por helpi policanojn kaj fajrobrigadistojn en kelkaj lokoj, aŭ individuojn, sendi kaj ricevi informon. Okazoj de relative mallonge portempa evento estas aparte taŭgaj por volontula laborado pro la limigita deĵorperiodo bezonata rilate al disdono de informo. Kiel menciis la aŭtoro de la supra artikolo, la venonta grandskala kaj internacia evento en Japanio estos la Olimpikoj kaj Paralimpikoj en 2020. Helplingva projekto pri ia amasa disservado de informo estus interesa, tamen, kunordigo pri tio devus verŝajne komenciĝi baldaŭ por trafi tiujn datojn.

1 Japan criticized for lack of foreign-language information during Typhoon Hagibis
14 oktobro 2019
https://www.japantimes.co.jp/news/2019/10/14/national/japan-criticized-lack-foreign-language-information-typhoon-hagibis/#.XaUJS0ZJFaQ



Saturday, July 21, 2018

Perdita Sen Vi

Jen, alia kanto-traduko. Ne necesas multon diri. Mi simple tradukis ĝin ĉar mi ŝatas ĝin. Fakte, la traduko estas tre simpla ĉar la vortoj de tiu kanto tre similas inter la hispana kaj Esperanto.

La kanto estas de Ricky Martin.

Mi ankaŭ provizas vin per PDF-dosiero kun la traduko.

La oficiala kanto ĉe JuTubo

Komentoj, demantoj, kaj traduk-petoj estas bonvenaj!



Sunday, April 8, 2018

Kradvortoj en Esperanto

Sociaj retoj estas tre amuzaj kaj foje utilaj. Ili iĝas komunuma ilo dum momentoj de krizo kaj foje eĉ tutmonda ilo por homaj rajtoj por ne bone konataj situacioj. Eĉ en la kampo de sociaj retoj la demando de lingvoj estas enplektita. Oni povas trovi informon nur en la lingvo en kiu oni serĉas. Kompreneble, se io ne ekzistas gxi ne estos trovebla.

Mi proponas, ke ni uzu kradvortojn en esperanto kiam tio estas taŭga kaj trafa. La plej ofte utila ŝanco uzi kradvortoj temas pri nomo de urboj kiam ili havas esperant-lingvan literumadon. Tio ne ĉiam okazas, kaj ne ĉiam necesas, sed se ĝi ekzistas tio povas helpi la disvastigon de esperanto. Por multaj homoj, la ideo de al lingvo esperanto povas esti utila por turismumi. Se tiuj homoj vidas, ke ĝi estas tiel uzata eble ili pli verŝajne interesiĝos pri la lingvo. Por homoj kiuj jam decidis eklerni, estas amuze kaj viglige simple trovi esperanton en al reto - kaj homoj aparte ŝatas sociajn retojn.

Se vi kreos kontojn kun la celo disvastigi informojn en ties koncerna regiono aŭ lando ne forgesu, ke ekzistas multaj krom la plej bone konataj ĉe vi.

La plej konataj ĝenerale laŭ mia scio estas:

Twitter, Instagram, Wechat, Snapchat, Renren, Youku, QQ, Weibo, Line, Mixi, Kakao Talk, Facebook, kaj YouTube

Estontece certe aperos novaj kaj malaperos kelkaj en tiu ĉi listo.

Uzu kradvortojn laŭ la ebloj kaj reguloj de via socia reto se vi komentas pri la jenaj urboj. Mi ne proponas anstataŭi alian lingvon, simple aldonu kradvorton en esperanto.

Kaj kio pri via urbo? Ĉu vi uzas esperantan kradvorton por ĝi? Komentu!

Listo de urboj laŭ kvanto de turismo dum la lastaj jaroj



Nacilingve Esperanto
กรุงเทพมหานคร Bankoko
London Londono
Paris Parizo
دبي Dubajurbo
சிங்கப்பூர் குடியரசு Singapuro
東京都 Tokio
서울 Seulo
New York Novjorko
Kuala Lumpur Kuala-Lumpuro
香港 Honkongo
İstanbul Istanbulo
Barcelona Barcelono
Amsterdam Amsterdamo
Milano Milano
大阪市 Osako
臺北市 Tajpeo
Roma Romo
上海市 Ŝanhajo
Wien Vieno
Praha Prago
Miami Miamo
Los Angeles LosAnĝeleso
சென்னை Ĉenajo
Baile Átha Cliath Dublino
Madrid Madrido
München Munkeno
मुंबई Mumbajo
Toronto Toronto
Berlin Berlino
Johannesburg Johanesburgo



Listo de urboj laŭ loĝantaro


Nacilingve Esperanto
上海市 Ŝanhajo
北京市 Pekino
کراچی‬‎ Karaĉio
深圳市 Ŝenĵeno
广州市 Kantono
मुंबई Mumbajo
İstanbul Istanbulo
Mосква Moskvo
São Paulo San-Paŭlo
Kinshasa Kinŝasa
天津市 Tjanĝino
لاہور Lahoro
Delhi Delhio
Jakarta Ĝakarto
东莞市 Dongguan
Èkó Lagoso
서울 Seulo
佛山市 Foŝan
東京都 Tokio
成都市 Ĉengduo
Lima Limo
Ciudad de México Meksikurbo
London Londono
تهران‎ Teherano
New York Novjorko
ಬೆಂಗಳೂರು Bengaluro
ঢাকা Dako
武汉市 Vuhano
Bogotá Bogoto
القاهرة‎ Kairo
Hyderabad Hajderabado
Thành phố Hồ Chí Minh Ho-Ĉi-Min-urbo
南京市 Nankino
重庆市 Ĉongĉingo
香港 Honkongo (aŭ Hongkongo)
杭州市 Hangĝoŭo
अहमदाबाद Ahmadabado
بغداد Bagdado
الرياض Riado
沈阳市 Ŝenjango
Rio de Janeiro Rio-de-Ĵanejro
西安市 Ŝjiano
苏州市 Suĝoŭo
सूरत Surat
กรุงเทพมหานคร Bankoko (aŭ Bangkoko)
Santiago Santiago
新加坡共和国 Singapuro
哈尔滨市 Harbino
Dar es Salaam Daresalamo
Санкт-Петербург Sankt-Peterburgo
Johannesburg Johanesburgo
厦门市 Sjamen
சென்னை Ĉenajo
ရန်ကုန် Jangono
合肥市 Hefejo
Abidjan Abiĝano
郑州市 Ĝengĝoŭo
Ankara Ankaro
কলকাতা Kolkato (aŭ Kalkato)
جدة Ĝido
الدار البيضاء Kazablanko
Nairobi Najrobo
中山市 Ĉonsan
汕头市 Ŝantoŭo
الإسكندرية Aleksandrio
Kaapstad Kaburbo
Los Angeles LosAnĝeleso
新北市 Novtajpeo
长沙市 Ĉangŝa
کابل Kabulo
横浜市 Jokohamo
温州市 Venĝou
eThekwini Durbano
부산시 Pusano (aŭ Busano)
Berlin Berlino
जयपुर Ĝajpuro
Pune Puneo
Ekurhuleni Ekurhulenjo
አዲስ አበባ Adis-Abebo
宁波市 Ningbo
평양시 Pjongjango
Madrid Madrido
فیصل آباد‎ Fajsalabad
Hà Nội Hanojo
인천시 Inĉono
Buenos Aires Bonaero
الجيزة Gizo


#Novjorko en Instagram
#Novjorko en Twitter
#Bostono en Twitter
#LosAnĝeleso en Twitter
#Parizo en Twitter
#Parizo en Instagram
#Bonaero en Twitter

Foje la esperanta versio de urba nomo koincidas kun la nomo en alia lingvo. Eble eĉ pli bone...


Listo de la supraj urboj laŭ alfabeta ordo (en esperanto)


Nacilingve Esperanto
Abidjan Abiĝano
አዲስ አበባ Adis-Abebo
अहमदाबाद Ahmadabado
الإسكندرية Aleksandrio
Amsterdam Amsterdamo
Ankara Ankaro
بغداد Bagdado
กรุงเทพมหานคร Bankoko
กรุงเทพมหานคร Bankoko (aŭ Bangkoko)
Barcelona Barcelono
ಬೆಂಗಳೂರು Bengaluro
Berlin Berlino
Berlin Berlino
Bogotá Bogoto
Buenos Aires Bonaero
长沙市 Ĉangŝa
சென்னை Ĉenajo
சென்னை Ĉenajo
成都市 Ĉengduo
重庆市 Ĉongĉingo
中山市 Ĉonsan
ঢাকা Dako
Dar es Salaam Daresalamo
Delhi Delhio
东莞市 Dongguan
دبي Dubajurbo
Baile Átha Cliath Dublino
eThekwini Durbano
Ekurhuleni Ekurhulenjo
فیصل آباد‎ Fajsalabad
佛山市 Foŝan
जयपुर Ĝajpuro
Jakarta Ĝakarto
郑州市 Ĝengĝoŭo
جدة Ĝido
الجيزة Gizo
Hyderabad Hajderabado
杭州市 Hangĝoŭo
Hà Nội Hanojo
哈尔滨市 Harbino
合肥市 Hefejo
Thành phố Hồ Chí Minh Ho-Ĉi-Min-urbo
香港 Honkongo
香港 Honkongo (aŭ Hongkongo)
인천시 Inĉono
İstanbul Istanbulo
İstanbul Istanbulo
ရန်ကုန် Jangono
Johannesburg Johanesburgo
Johannesburg Johanesburgo
横浜市 Jokohamo
کابل Kabulo
Kaapstad Kaburbo
القاهرة‎ Kairo
广州市 Kantono
کراچی‬‎ Karaĉio
الدار البيضاء Kazablanko
Kinshasa Kinŝasa
কলকাতা Kolkato (aŭ Kalkato)
Kuala Lumpur Kuala-Lumpuro
Èkó Lagoso
لاہور Lahoro
Lima Limo
London Londono
London Londono
Los Angeles LosAnĝeleso
Los Angeles LosAnĝeleso
Madrid Madrido
Madrid Madrido
Ciudad de México Meksikurbo
Miami Miamo
Milano Milano
Mосква Moskvo
मुंबई Mumbajo
मुंबई Mumbajo
München Munkeno
Nairobi Najrobo
南京市 Nankino
宁波市 Ningbo
New York Novjorko
New York Novjorko
新北市 Novtajpeo
大阪市 Osako
Paris Parizo
北京市 Pekino
평양시 Pjongjango
Praha Prago
Pune Puneo
부산시 Pusano (aŭ Busano)
الرياض Riado
Rio de Janeiro Rio-de-Ĵanejro
Roma Romo
São Paulo San-Paŭlo
上海市 Ŝanhajo
Санкт-Петербург Sankt-Peterburgo
Santiago Santiago
汕头市 Ŝantoŭo
沈阳市 Ŝenjango
深圳市 Ŝenĵeno
서울 Seulo
新加坡共和国 Singapuro
சிங்கப்பூர் குடியரசு Singapuro
厦门市 Sjamen
西安市 Ŝjiano
苏州市 Suĝoŭo
सूरत Surat
臺北市 Tajpeo
تهران‎ Teherano
天津市 Tjanĝino
東京都 Tokio
Toronto Toronto
温州市 Venĝou
Wien Vieno
武汉市 Vuhano