Saturday, February 6, 2016

Esperantujo ĉe ARE 22

Ĉi-jare, en 2015, mi legis ion en la reto pri Esperanto. Ĝi iom interesis min, pro laboro, ĝenerala manko de tempo kaj pro studado de alia lingvo mi ne donis multan tempon al ĝi. Post mia reveno el Japanio mi pripensis pri mondaj lingvoj kaj la facileco aŭ malfacileco lerni ilin. Do, mi revenis al la temo de Esperanto kaj serĉis pli.

Ĉi-somere mi eklernis Esperanton, kaj post nelonge tra mia legado, mi lernis pri Esperantujo. Dank’ al mia lingva ferio, mi nun scias, ke ĉirkaŭi sin per parolantoj de lingvo, kiun oni aktive studas, povas antaŭenigi la lernadon. Pro tiu sperto mi deziris ĉeesti iun multtagan Esperantan eventon. Per la retejo de Esperanto-USA mi malkovris, ke ja okazas kutimaj regionaj eventoj. Jen, mia okazo viziti Esperantujon ! La plej proksima kaj tempe kaj loke estis ARE, la Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto.
Mi ne trovis informon aŭ konfirmon pri la venonta renkontiĝo, sed mi iamaniere tuj markis mian kalendaron laŭ la antaŭa, ĉar ĝi okazas tiun saman semajnfinon. Post multaj semajnoj mi preskaŭ forgesis pri ARE, sed la vetero memorigis min. Mi kontrolis la retejon de ESK, la Esperanto-Societo Kebekia, kaj feliĉiĝis, kiam mi vidis ĝisdatan retpaĝon pri ARE, kaj aliĝintajn partoprenantojn. Kvankam mi ne vere sciis, pri kio ĝi temas, mi fervore atendis ĝin.

Finfine, la feria semajnfino alvenis. Sabaton matene mi maltrankviliĝis, ĉar mi malfruis, kaj mi maltrafis la matenajn kaj meztagajn eventojn. Tamen, mi alvenis je la horo de vespermanĝo, kaj preta manĝi. Mi jam konis unu esperantiston, do, mi trovis lin kaj ni manĝis kune. Ankaŭ aliaj esperantistoj manĝis en la manĝejo, kaj tiel komenciĝis ARE por mi. Estis ne tre malsame de miaj lokaj renkontiĝoj. Ni ĝuis manĝaĵon kaj konversacion. Post kvinhora veturado, la manĝaĵo kaj ripozo plenigis min de energio, kaj mi pretis por la vera komenco de la renkontiĝo.

En tre bela ŝtona domo ni ĉiuj kuniĝis kaj ludis kelkajn ludojn por ekkoni unu la aliajn. Ni rakontis pri nia sperto kun la lingvo kaj ankaŭ respondis amuzajn demandojn pri lingvoj. Ne estis longa afero, sed la granda Esperanta grupo estis nova sperto por mi. La duan tagon, dimanĉon, mi vekiĝis frue, por ke mi maltrafu nenion. Denove, la manĝejo iĝis centra loko por la esperantistoj, kiuj loĝis en la hotelo, “The Inn”. Post kiam mi ekkonis iujn esperantistojn nur unu vesperon, mi sentis min kiel inter (iom malproksimaj) familianoj. Ĉiuj, kiuj manĝis tie, estis tre amikemaj kaj parolemaj. Tamen, eble nur duono de la partoprenantoj manĝis en la manĝejo.
Post matenmanĝo la mateno estis plena de interesaj programeroj. Ni verkis poemojn, skajpis kun s-ro Tonkin kaj aŭskultis interesajn paroladojn dum la oratora horo. Ĉi tio impresis min, ĉar mi neniam aŭdis tiom da homoj paroli Esperante. La tuta afero ŝajnis tiel normala, kiel vojaĝi ferie al alia lando. Jen Esperantujo ! Silvero mem estas bela loko, kiu havas amuzajn aktivecojn. Mi ĝuis kajaki sur Lago Georgo, promeni kaj vidi la pejzaĝojn. Post la libera tempo kaj manĝado, ni ĝuis aktoradon, kantadon kaj aliajn talentojn dum la kultura vespero. La vespero finiĝis per Esperanta voĉtradukita filmo, kaj nokte ni kartludis.


Entute la semajnfino estis tre amuza kaj interesa ferio. Mi feliĉas, ke ARE estis mia unua sperto en Esperantujo. Ni vidu nin venontjARE !



Ĉi tiu blogaĵo unue aperis en la bulteno No. 120-121 de la Esperanto-Societo Kebekia nomata La Riverego.
http://www.esperanto.qc.ca/files/riverego/Riverego220-221.pdf
redaktita per Ĵenja Amis.

No comments:

Post a Comment