Jen traduk-resumo de lastatempa artikolo1 pri
lingva malfacilaĵo en Japanio pro manko de informo per lingvoj krom la japana
dum tajfuno:
Dum naturkatastrofo ĉu oni vivas
aŭ mortas povas esti decidita pro haveblo de informo kiu venas rapide, estas fidela,
kaj en lingvo kiun oni komprenas. Tajfuno Hagibis surteriĝis sur duoninsulo Izu en Prefektujo Shizuoka en sabato antaŭ ol iri
al la regiono Tohoku kunportante ventegojn kaj rekordajn pluvojn. La tajfuno
troplenigis riverojn, kaŭzis inundojn, kaj almenaŭ 25 mortojn.
Dume, telefonoj senĉese sonoris
kun novaĵoj de sciigoj pri evakuigoj kaj ĝisdatigoj pri la prognozata vojo de
la tajfuno, sed ĉefe en la japana lingvo. Post Tajfujo Hagibis, en Tvitero kaj
en aliaj retaj sociaj medioj oni kritikis la mankon de informo havebla en aliaj
lingvoj. Turistoj raportis, ke estis malfacile trovi informon pri la okazaĵo.
Ili ricevis lokajn sciigojn per poŝtelefono, sed en la japana.
Tajfuno Hagibis frapis Japanion
dum la gastigado de la Mondpokalo de Rugbeo de 2019. La sperto estas averto pri
la bezono de plurlingva helpo dum la okazontaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj en Tokio en 2020, kiuj okazos unu tuj post la alia ekde la fino de julio ĝis
frua septembro – dum la varmega somero kaj la tajfuna sezono.
Tamen, la metropola registaro ja
havigis ĝisdatigojn pri la tajfuno dum la tago en diversaj lingvoj, sed
tradukitajn permaŝine kaj per misliterumitaj nomoj. La lingvoj inkluzivis la
anglan, la ĉinan, la korean, la tajvanan, la tagalogan, la malajan, la
indonezian, kaj la vjetnaman. NHK pepis ĝisdatigojn uzante facilan japanan
lingvaĵon, lingvaĵo kiu ne uzas strekajn kanaojn nek kanji-n, dum ĝia internacia
partnero NHK World raportis pri la ŝtormo tute en la angla.
Uzantoj en Tvitero kritikis la
mankon de lingva diverseco kaj mem entreprenis tradukadon de ĝisdatigoj en
malpli konatajn lingvojn, elstarigante ke ne ĉiuj turistoj kaj fremdaj
loĝantoj en japanio parolas la anglan.
La situacio estas interesa. Ŝajnas ke la loka registaro ja klopodis havigi informojn per kelkaj aliaj
lingvoj, tamen ne kontentige. Ĉu kulpas la registaro ke vojaĝantoj (kaj eĉ portempaj loĝantoj!) ne scipovas la japanan lingvon? Mi opinias, ke tio estus
troigo. Sed kiel povus la registaro pli bone kontentigi tiujn bezonojn?
Mi ne vidas solvon por la problemo
kiu ne komenciĝas per aliĝo de la fremdulo al iu servo. Por tiuj kiuj parolas
lingvon kiu nuntempe estas altradukata, la ĉefa problemo estas aliro al la
informo. Do eble turismaj centroj aŭ priturismaj registaraj oficoj povas
subteni pli vastan disvastigon de informo pri la haveblo de tiaj informoj dum
krizoj aŭ naturkatastrofoj. Respondeco aliĝi al tia servo restas kun la
turisto aŭ portempa loĝanto mem.
Kio pri la rolo de helplingvo?
Kompreneble helplingvo povas havi rolon en solvoj por tia problemo se oni dediĉas tiajn rimedojn al la “klientaro.” En tiu okazo, same kiel en teoria adopto de helplingvo kiel studobjekto por infana instruado en lernejoj, la haveblo de parolantoj de la helplingvo estus limigo al tre vasta provizo de tiu servo.
Kompreneble helplingvo povas havi rolon en solvoj por tia problemo se oni dediĉas tiajn rimedojn al la “klientaro.” En tiu okazo, same kiel en teoria adopto de helplingvo kiel studobjekto por infana instruado en lernejoj, la haveblo de parolantoj de la helplingvo estus limigo al tre vasta provizo de tiu servo.
Interesa volontula servo en
komunikado estus ĝuste provizi aliĝintojn per tiaj komunikadoj dum specifaj
tempoj. Ĉu indas fari dependas de kiom da homoj aliĝus. Sed okaze de krizo
aŭ katastrofo, helpi eĉ malmutajn estus grava atingo. Grupo kiu simile agas
estas kelkaj radioamatoroj. Dum krizoj kiam perdiĝas elektra povo kaj kutimaj
komuniksistemoj, radioamatoroj kiuj havas la bezonatan ekipaĵon por funkciigi
komunikadon, ricevas kaj plusendas mesaĝojn por helpi policanojn kaj fajrobrigadistojn en kelkaj lokoj, aŭ individuojn, sendi kaj ricevi informon. Okazoj de
relative mallonge portempa evento estas aparte taŭgaj por volontula laborado
pro la limigita deĵorperiodo bezonata rilate al disdono de informo. Kiel
menciis la aŭtoro de la supra artikolo, la venonta grandskala kaj internacia
evento en Japanio estos la Olimpikoj kaj Paralimpikoj en 2020. Helplingva
projekto pri ia amasa disservado de informo estus interesa, tamen, kunordigo
pri tio devus verŝajne komenciĝi baldaŭ por trafi tiujn datojn.
1 Japan criticized for lack of foreign-language
information during Typhoon Hagibis
14 oktobro 2019
https://www.japantimes.co.jp/news/2019/10/14/national/japan-criticized-lack-foreign-language-information-typhoon-hagibis/#.XaUJS0ZJFaQ
14 oktobro 2019
https://www.japantimes.co.jp/news/2019/10/14/national/japan-criticized-lack-foreign-language-information-typhoon-hagibis/#.XaUJS0ZJFaQ
Se oni komencos nun, ne eblas lerni la japanan aŭ la anglan lingvon ĝis la Olimpikaj Ludoj, sed lerni Esperanton eblas.
ReplyDeleteMi supozas, ke oni devus pli precize mencii ankaŭ la nivelon. Certe eblas lerni IOM DA unu el tiuj tri lingvoj antaŭ julio 2020. Ĉu eblas lerni unu el tiuj tri lingvoj je nivelo B2 antaŭ julio 2020? Eble senlaborulo kiu multe sin dediĉas al studado povas fari tion en la angla aŭ japana. Multe pli da homoj verŝajne povus fari tion en Esperanto.
Delete